Nuntempa epoko estas la nomo per kiu oni indikas la historian periodon inter la Usona Deklaro de Sendependeco aŭ la Franca Revolucio, kaj la aktualo. Ĝi enhavas, se konsideri sian komencon en la Franca Revolucio, de proksimuma totalo de 230 jaroj, inter 1789 kaj la nuno. En tiu periodo, la homaro espertis demografian transiron, plenumitan por la socioj plej progresintaj (la nomita Unua mondo) kaj ankoraŭ plenumatan por la plej parto (nome neevoluigitaj landoj (Tria mondo) kaj la ĵus industriigitaj landoj (Dua mondo)), kiu portis sian kreskon trans la limoj kiujn metis historie la naturo, atingante la ĝeneraligon de la konsumo de ĉia tipo de produktoj, servoj kaj naturaj rimedoj kiuj plialtigis por granda parto de la homoj ties vivnivelon laŭ maniero antaŭe neimagita, sed kiuj pliakrigis la sociajn kaj geografiajn malegalecojn kaj malfermas por la tuja futuromediajn gravajn malcertecojn.[1]